Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Baka haĉi |
"Stulta ok". Temas pri vivmorta modelo prezentita en la diagramo. Komencantoj ofte ludas 1, kvankam tiam la rezulto estas seki (kunvivo) aŭ koo. Ĝuste estas meti sur a por vivi senkondiĉe.
Go-matĉo el multaj partioj inter du ludantoj ludata kun la celo determini la relativan lud-fortecon de la ludantoj. Vidu ĝuubango, niĝuubango, sanĝuubango.
La rezulto de partio "sur tabulo", t.e. sen rigardo de komi (kompenso). Ekz. "banmen no moku kaĉi" – "gajni per 5 poentoj sur tabulo".
Kombina formo por hasami. Vidu ikken-basami, niken-basami, sangen-basami, ikken-takabasami, niken-takabasami, sangen-takabasami.
Kombina formo por hiraki (spagato, etendo). Vidu niken-biraki, sangen-biraki. Vidu ankaŭ kannon-biraki.
Krom-tempo; ekstra, aldona tempo. Laŭvorte "voĉ-legi la sekundojn".
La finaj 5 ĝis 10 minutoj el la ludanta porluda tempo estas rezervitaj por bjoojomi. Post kiam la ludanto elĉerpis sian ĉefan tempon, li ricevis tempon el bjoojomi en eroj po ekz. 1 minuto por movo. La arbitracianto voĉnombras la sekundojn. Nur se li atingas 60 sekundojn, bjoojomi-tempo de la ludanto estas reduktita per 1 minuto, kaj la nombrado komencas denove. Se la ludanto metas antaŭe (noo taimu), bjoojomi-tempo restas senŝanĝe, kaj se la lasta ero el bjoojomi estas elĉerpita, la ludanto malgajnas la partion pro tempo-transpaŝo.
Ekzistas ankaŭ multaj aliaj specoj de bjoojomi, ekz. la ludantoj simple ricevas po 30 sekundoj por movo, aŭ t.n. kanada sistemo, kiam la ludantoj ricevas po X minutoj por Y movoj. Y ankaŭ povas kreski kun ĉiu nova kvanto per Z movoj, ktp.
Esti en bjoojomi: ludi partion jam uzante tempon el bjoojomi.
Blanka 1: boocugi |
Bastona ligo; liga meto inter du samkoloraj ŝtonoj. Blanka 1 en la diagramo estas boo-cugi.
Nigra 1: bucukari |
Kap-puŝo; puŝ-meto "kapon" kontraŭ alikolora ŝtono. Nigra 1 en la diagramo estas bucukari. Sinonimo de cuki-atari. Vidu ankaŭ cuppari.
Nigra 1: burasagari |
Kolonado; subeniro al la tria linio ekde la sola samkolora ŝtono metita sur la kvara linio; kreas tre fortan formon nomatan tetĉuu (fera kolono). Nigra 1 en la diagramo estas burasagari. Vidu ankaŭ sagari.