Ĉefpaĝo  A  B  C  Ĉ  D  E  F  G  Ĝ  H  I  J  K  L  M  N  O  P  R  S  Ŝ  T  U  V  Z

Z

Enhavo

Zain

Zanpai

Zaru-go (ザル碁)

Zenkjooku

Zen-mecu

Zekkooten

Zettai koo

Zoku

Zoku-suĝi

Zoku-ŝu

Zu (図)

-zuke

Zuozi

Zain «

Figura nomo de goo; devenas de la ĉina dzŭo-jin (zuoyin), laŭvorte "sidado en la ombroj". La nomon kreis budhisto Ŭang Ĝunglang (Wang Zhonglang), altpozicia oficisto ĉe kortego de la imperiestro de la orienta Dzjin (Jin).

Zanpai «

Mizerega malvenko.

Zaru-go (ザル碁) «

Malbone ludata goo, goaĉo.

Zenkjooku «

Ĝenerala situacio sur tabulo.

Zen-mecu «

Pereo.

Zekkooten «

Ideala punkto.

Zettai koo «

Absoluta ko-minaco (koo-date), kiun oni ne povas ignori.

Zoku «

Maleleganta, barbara.

Zoku-suĝi «

Malbona, maleleganta stilo.

Zoku-ŝu «

Malbona, maleleganta meto.

Zu (図) «

Go-diagramo en libro, retpaĝo aŭ programo.

-zuke «

Kombina formo por cuke (tuŝo).

Zuozi «

Vidu dzŭo-dzŭ.