Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Jocume-goroŝi |
La plej simpla formo de goa regulo pri ŝton-kaptado: kvar ŝtonoj kaptas unu ŝtonon (vidu la diagramon). Tiu ĉi regulo estas la plej fundamenta en goo, aliaj reguloj derivas de ĝi.
Jon-koo |
Tre malofte aperanta speco de super-koo (dookei hanpuku), kvarobla koo. Sinonimo de ŝi-koo. Skema ekzemplo de jon-koo estas montrata en la diagramo.
Jonmoku-nakade |
Kvadrata kvarpunkta morta okul-spaco (nakade). Ĉar oni bezonas du metojn por krei du okulojn, la grupo kun jonmoku-nakade estas malviva.
Nigraj 1, 3, 5, 7: jonrensei |
Stilo de fuseki (komencado) montrata en la diagramo. Nigraj 1–3–5–7 formas jonrensei. Vidu ankaŭ nirensei, sanrensei.
Testa, prova meto kun la celo ekscii la oponantan respondon.
Atendita meto aliloke lasante al la oponanto la sekvan meton en la pozicio, kie oni ĵus ludis.
Joosu-miru |
Apliko de joosu-mi. Ekzemplo estas montrata en la diagramo: post blanka 1 Nigro enpikas 2 kaj tranĉas 4 (de-giri). Depende de la respondo Nigro volas decidi kiel ludi plue. Ekz. se Blanko respondas sur a, Nigro atarias sur b, Blanko kaptas ŝtonon, Nigro kovras (kake) sur c. Alikaze, se Blanko ligas (cugi) sur b, Nigro tuj kap-puŝas (cuki-atari) sur d. Ludante tiumaniere Nigro do povas decidi, kiel uzi siajn ŝtonojn plej efike.
Spira koo, nerekta koo, en kiu unu de la ludantoj devas forpreni unu aŭ pli da eksteraj spiroj (dame) de la oponanta ŝtonaro por krei rektan koon. Vidu ekz. itte-jose-koo.
Jorumi-ŝiĉoo |
Loza ŝtuparo; speco de ŝiĉoo (ŝtuparo), kiam la kaptota ŝtonaro havas pli ol unu spiron (dame) ĉiupaŝe, sed tamen ne povas eskapi la kaptadon. Unu ekzemplo estas montrata en la diagramo. Vidu ankaŭ guru-guru-mavaŝi.
"Okulta aŭ malhela profundaĵo"; figura nomo de la ludo goo inventita fare de la japana verkisto kaj Nobela premiito Kavabata Jasunari, la aŭtoro de la romano Mejĝin. Vidu ankaŭ ŝin-oo.
Krome, la nomo de la plej grava ĉambro ĉe Nihon-Kiin, en kiu estas ludataj la plej gravaj go-partioj.