Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Konekto, ligo. Vidu kata-cugi, kake-cugi, keima-cugi kaj hane-cugi. Ne konfuzu kun cuke (tuŝo) kaj cuki-.
1 kaj 2: cugi-cugi |
Ligo–Ligo; lig-meto respondata ankaŭ per lig-meto. La sinsekvo blanka 1 – nigra 2 en la diagramo estas cugi-cugi.
Blanka 1: cuke |
Tuŝo; meto tuŝante unu alikoloran ŝtonon, sed ne tuŝante pluajn ŝtonojn. Blanka 1 en la diagramo estas cuke. Ne konfuzu kun cugi (ligo) kaj cuki-.
Blankaj 1+3: cuke-fukure |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj fukure (ĝibo). Blankaj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-fukure.
Blankaj 1+3: cuke-giri |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj kiri (tranĉo). Blankaj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-giri.
Nigraj 1+3: cuke-hane |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj hane (krifo). Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-hane.
1+3: cuke-hiki |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj hiki (reiro). Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-hiki.
1+2: cuke-kaeŝi |
Respondo al cuke (tuŝo) per cuke. Blanka 2 en la diagramo estas cuke-kaeŝi.
Blanka 1: cuke-koŝi |
Traĉevala tuŝo, tra-tuŝo; meto "tra" alikoloran ĉevaletan salton (vd. ĉe tobi). Blanka 1 en la diagramo estas cuke-koŝi rilate al la markitaj nigraj ŝtonoj.
1+3: cuke-nobi |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj nobi (kresko). Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-nobi.
1+3: cuke-osae |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj osae (baro). Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-osae.
1+3: cuke-sagari |
Kombino de la metoj cuke (tuŝo) kaj sagari (subeniro). Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas cuke-sagari.
Blanka 1: cuki-daŝi |
Enpiko, enŝovo; meto, per kiu oni kreskas tra la alikolora unupunkta aŭ ĉevala salto (vidu ĉe tobi). Blanka 1 en la diagramo estas cuki-daŝi. Sinonimo de de.
Blanka 1: cuki-nuki |
Trapiko; meto, per kiu oni plene trapikas alikoloran unupunktan aŭ ĉevalan salton (vd. ĉe tobi). Blanka 1 en la diagramo estas cuki-nuki.
Granda diferenco; kurtigo de "cuki to suppon hodo ĉigau" ("malsamaj kiel luno kaj ŝlimtestudo"). Plua termino inventita fare de la japana profesiulo Kaĝivara Takeo, kiu estis fama por terminoj, kiujn li inventis.
Partio, kiun oni ludis ĝis fino, t.e. neniu ludanto rezignis. En praktika uzado signifas partion kun preskaŭ egala rezulto ĉe ambaŭ ludantoj.
Blanka 1: cume |
Limigo, lim-meto; meto, per kiu oni deflanke alproksimiĝas al la oponanta pozicio kaj tiel limigas ĝian etendiĝon en tiu direkto. Blanka 1 en la diagramo estas cume.
Blanka 1: cume-biraki |
Cume (limigo), kiu ankaŭ estas hiraki (spagato). Blanka 1 en la diagramo estas cume-biraki.
Okupi, forpreni spirojn (dame) de alikolora ŝtonaro. Sinonimo de damecume. Vidu ankaŭ cume (limigo).
2, 3 supre kaj 1, 2 sube: cuppari |
Puŝo flanken de samkolora al alikolora ŝtono. Nigra 2 supre, blanka 3 supre, nigra 1 sube kaj blanka 2 sube ĉiuj estas cuppari. Vidu ankaŭ bucukari kaj cuki-atari.
Curu no sugomori |
"Nesto de gruo"; formo montrata en la diagramo. Nigro povas per enĵeto (hoorikomi) 1 kapti 3 markitajn blankajn ŝtonojn.