Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Blankaj 1 kaj 3: hai |
Rampo; meto, per kiu oni rampas laŭ la dua aŭ unua linio sub la alikoloraj ŝtonoj. Blankaj 1 kaj 3 en la diagramo ambaŭ estas hai.
Dum la japana Edo-erao (1603–1868) unu de la kvar plej gravaj go-domoj (apud Honinboo, Inoue kaj Jasui).
Malnova japana proverbo kiu rilate al goo signifas "preferi teritorion ol centran influon".
Ko-batalo, en kiu unu ludanto riskas treege pli multe ol la alia. Laŭvorte "flor-ĝua koo".
Hana-roku |
Stel-forma ses-punkta okul-spaco (futokoro), en kiu la oponanto okupis la solan vitalan por okul-farado punkton, tiel mortiginte la grupon (nakade). Laŭvorte "flora ses"; ankaŭ nomita de James Davies "lepora ses".
Nigra 1: hana-zuke |
Naz-tuŝo, kap-tuŝo; nigra 1 en la diagramo estas ekzemplo. Vidu ankaŭ tengu no hanazuke (naz-tuŝa ligo).
Metoj 1–9 = 117–121; 1, 5 kaj 9: hana-zuke |
La diagramo ĉi tie montras go-partion (5-a Ing Cup, Ĉ'oe Ĉ'eol-han 9p, Koreio (Blanko) kontraŭ Ĉang Hao 9p, Ĉinio), en kiu Nigro trifoje sukcese ludis hanazuke preskaŭ unu tuj post la alia.
Hane |
Krifo; diagonala tuŝ-meto, kiu iras ĉirkaŭ alikolora ŝtono kaj tiel preventas ĝian kreskon (nobi) en tiu direkto. Similas al osae (baro).
Ambaŭ metoj sub numero 1 en la diagramo estas hane.
Blanka 1: hane-age |
Speco de hane (krifo) alten. Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo de hane-age.
Nigraj 1+3: hane-cugi |
Kombino de la metoj hane (krifo) kaj cugi (ligo). Nigraj 1+3 en la diagramo estas hane-cugi.
Nigra 2: hane-daŝi |
Speco de hane (krifo); hane enen tra la keima-cuke (ĉevala tuŝo). Nigra 2 en la diagramo estas hane-daŝi.
Hane-goroŝi |
Mortigi la grupon per hane (krifo) k.ekz. Blanka 1 en la diagramo. Unu de la du ĝeneralaj metodoj mortigi ŝton-grupon; la alia estas oki (enmeto).
Blanka 2: hane-kaeŝi |
Kontraŭ-hane; respondi al hane (krifo) per hane. Blanka 2 en la diagramo estas hane-kaeŝi.
Blankaj 1+3: hane-kiri |
Kombino de la metoj hane (krifo) kaj kiri (tranĉo). Blankaj 1 kaj 3 en la diagramo estas ekzemploj de hane-kiri.
Nigra 1: hane-komi |
Enkurbiĝo; hane (krifo) inter du alikolorajn ŝtonojn. Nigra 1 en la diagramo estas hane-komi.
Nigraj 1+3: hane-nobi |
Kombino de la metoj hane (krifo) kaj nobi (kresko). Nigraj 1+3 en la diagramo estas hane-nobi.
Hane-seki |
Krif-kunvivo; rara kunviva (seki) pozicio montrata en la diagramo (aŭ simila). Nek Blanko nek Nigro metu sur a, ĉar tiukaze ĝuste la oponanto gajnas la kapt-konkuron (semeai).
Duon-okulo; eblo krei okulon (me) en gote (pasive); loko, kie oni povas krei unu okulon en gote (pasive).
Duon-poenta koo; ko-batalo por nur unu poento, kiu havas valoron de duon-poento laŭ la deiri-kalkulmetodo kaj de la trion-poento laŭ la miai-kalkulmetodo.
Nepara ludas Nigron. "Nepara – Nigron!". Oni diras tion, kiam oni decidas pri koloroj per nigiri. Sinonimo de kisuu-sen. Vidu ankaŭ ĉoo-sen.
Blanka 1: hara-zuke |
Ventro-tuŝo, umbeliko. Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo. Alie Blanko ne povas kapti du markitajn nigrajn ŝtonojn.
Hasami |
Pinĉo; la tria meto en angulo (respondo al kakari), kiu kvazaŭ prenas kakari-ŝtonon en tenajlo. Nigra 1 en la diagramo estas unu ekzemplo; aliaj estus metoj a, b, c ktp.
Oni faras distingon inter:
ikken-basami (unupunkta pinĉo) 1;
ikken-takabasami (unupunkta alta pinĉo) a;
niken-basami (dupunkta pinĉo) b;
niken-takabasami (dupunkta alta pinĉo) c;
sangen-basami (tripunkta pinĉo) d;
sangen-takabasami (tripunkta alta pinĉo) e.
Blanka 1: hasami-cuke |
Pinĉ-tuŝo; meto, kiu pinĉas alikoloran ŝtonon. Blanka 1 en la diagramo estas hasami-cuke. Kune kun la markita blanka ŝtono ĝi pinĉas la markitan nigran ŝtonon.
Blanka 3: hasami-kaeŝi |
Kontraŭ-pinĉo; meto, kiu respondas al hasami (pinĉo) per hasami. Blanka 3 en la diagramo estas hasami-kaeŝi.
Blanka 1: hazama-suberi |
Suberi (subglito) en la formo de hazama-tobi (elefanta movo). Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo.
Malsprita, sensenca, netaŭga, malforta ktp. La vorto ofte estas uzata en la frazo kiel hebo go kun signifo "goo ludata de komencanto aŭ malforta ludanto". Sinonimo de heta.
Blanka 2: hebo-kosumi |
Malbona kosumi (korno). Unu ekzemplo estas montrata en la diagramo per blanka 2.
Nigraj 1: hekomi |
Ankro; diagonala rilate al du najbaraj ŝtonoj meto plej ofte sur la unua linio, kiu garantias du okulojn por ŝton-grupo. Ambaŭ nigraj 1 en la diagramo estas hekomi.
Rando de tabulo. Nomoj de la randoj de go-tabulo:
uhen – dekstra rando;
sahen – liva rando;
ĝoohen – supra rando;
kahen – suba rando.
La suba rando estas kutime subkomprenata kiel apartenanta al Nigro.
Variaĵo, kiu povus aperi en la partio, sed ne aperis. Komentoj de go-partio normale montras luditan mov-sinsekvon (ĝissen) kaj multajn eblajn variaĵojn (henka).
Dum la japana Edo-erao (1603–1868) kunobservanto de la kastela ludo (o-ŝiro-go) ofte persone inventita fare de la Ŝoguno mem.
Nomo de la tre populara japana manga-o pri juna go-ludanto kaj sia fea majstro.
Blanka 1: hiki |
Retiro; meto tiranta reen al samkolora ŝtono. Blanka 1 en la diagramo estas hiki.
Hikkuri-kaeŝi-ĝooseki |
Turn-teksado; procedo, en kiu Nigro kaj Blanko reciproke ĉirkaŭas unu la alian. La sinsekvo montrata en la diagramo estas konata sub la nomo hikkuri-kaeŝi-ĝooseki.
Hiraki |
Spagato; meto, kiu prilarĝigas la formacion. Blanka 1 en la diagramo estas unu ekzemplo.
Oni faras distingon inter:
ikken-biraki (unupunkta spagato) 1;
ikken-takabiraki (unupunkta alta spagato) a;
niken-biraki (dupunkta spagato) b;
niken-takabiraki (dupunkta alta spagato) c;
sangen-biraki (tripunkta spagato) d;
sangen-takabiraki (tripunkta alta spagato) e;
jongen-biraki (kvarpunkta spagato) f;
jongen-takabiraki (kvarpunkta alta spagato) g;
goken-biraki (kvinpunkta spagato) h;
goken-takabiraki (kvinpunkta alta spagato) i;
Vidu ankaŭ niricu-sanseki, sanricu-jonseki.
Originale nomo de pavilono ĉe la budhisma templo Ĝakkoĝi en Kjoto. Ĉe komenco de la japana Edo-erao (1603–1868) tiun nomon prenis unu de la 4 grandaj go-domoj kaj sekve ties majstroj portis la nomon Honinboo kiel familian nomon. Nuntempe la nomo de la titola konkuro subtenata de la japana gazeto Majniĉi. Vidu ankaŭ Hajaŝi, Inoue kaj Jasui.
Ĝusta, korekta meto, kvankam ĝi povas aspekti kiel tro malrapida aŭ eĉ timema. Malo de usote (falsa meto).
Nigra 1: hoorikomi |
Enĵeto; ofera meto, kiu devigas kapti la metitan ŝtonon kaj celas tiel redukti la okul-spacon (futokoro) aŭ la kvanton de spiroj (dame) ĉe alikolora ŝtonaro por ke ĝi parte aŭ entute estu kaptota. Nigra 1 en la diagramo estas hoorikomi. Ĝi ebligas al Nigro kapti minimume unu ŝtonon kaj tiel krei duan okulon.
Stel-punkto, stelo ; unu de la 9 markitaj punktoj de go-tabulo, sur kiujn oni laŭ la japana regularo metas handikap-ŝtonojn.