Ĉefpaĝo  A  B  C  Ĉ  D  E  F  G  Ĝ  H  I  J  K  L  M  N  O  P  R  S  Ŝ  T  U  V  Z

Goa Terminaro

Versio 0.97.15 (ĉ. 1095 terminoj, ĉ. 268 diagramoj)

Wenzhang XSD: v1.12.01

Wenzhang XSLT: v1.20.04

Lasta ŝanĝo: 2008-02-26

Kreita: 2008-08-31

 

Por elŝuti la tutan paĝaron de Terminaro alklaku terminaro.zip (170k). Vi ankaŭ bezonos bildetojn por go-diagramoj: go-20.zip (180k).

Por ĉiuj go-ludantoj kiuj konas la guston de kanpai.

Enhavo

Ĝeneralaj rimarkoj

Kio ĝi estas

Kio ĝi ne estas

Atentu pri erarojn

Helpo bezonatas

Pri transskribo de la japana, ĉina kaj korea lingvoj

Dankoj

Listo de ŝanĝoj

Ĝeneralaj rimarkoj «

 

Kara leganto!

Estu bonvena en la paĝaro de Goa Terminaro.

Kio ĝi estas «

Goa Terminaro (= GT) unue estas... nu, bone – terminaro, do verko, kiu sistemigas la specialajn terminojn rilatajn al la ludo Goo. Ĉar taŭgaj goaj terminoj foje ankoraŭ mankas en Esperanto, la aŭtoroj de GT kuraĝis proponi novajn terminojn, kiuj restas nur propono ĝis la praktika uzado pruvos ilian taŭgecon.

Due – aŭ ankoraŭ ĉefe – GT estas japana-esperanta vortaro de goaj terminoj, ĉar fakte precipe la japanoj forte evoluigis la goan teorion dum la pasintaj jarcentoj, kaj sekve goaj terminoj, plej bone konataj ekster orienta azio, venas el Japanio kaj estas japanlingvaj. Kelkfoje ankaŭ alilingvaj (plej ofte ĉinaj kaj koreaj) terminoj estis aldonitaj al GT.

Trie, GT (onidire :-) foje prenas la rolon de leksikono kaj donas sufiĉe ampleksajn sciaĵojn pri goaj terminoj kaj rilataj al tiuj terminoj goaj principoj kaj teorio. Kvankam tiu ĉi terminaro verŝajne iom post iom plene transformiĝas al leksikono, nuntempe tio ne estas la ĉefa celo...

Kio ĝi ne estas «

GT ne estas regularo nek priregulaj komentoj, kvankam diversaj go-reguloj estas foje referencitaj en ĝi. La uzanto de la terminaro devas jam kompreni almenaŭ la plej simplajn go-regulojn, ekz. pri kaptado de ŝtonoj, koo, teritorio kaj rezult-kalkulado. (Se vi ankoraŭ ne konas goan regularon sed interesiĝas pri ĝi, bv-e vizitu la paĝon La Interaktiva Vojo al Igo de Hiroki Mori.)

Plue, GT ne estas plena enciklopedio de goo aŭ lernolibro de kiri, la goaj principoj kaj teorio. Ekzemple, la terminaro foje diras, ke certa formo estas bona, sed ne penas komprenigi la kialon por tiu boneco al la leganto. Tiucele oni prefere konsultu fakan literaturon.

GT ankaŭ ne fariĝu multlingva goa vortaro simila al ReVo (nur pri goo), ĉar tia vortaro (ĉefe anglalingva) jam ekzistas ĉe gobase.org (vidu Go Jargon Dictionary (Go-ĵargona vortaro) kaj The Japanese Go Dictionary (Japana go-vortaro)). Kiam GT fariĝas pli-malpli preta, oni povas aldoni la esperantajn go-terminojn al go-vortaro de gobase.org, kiu nuntempe apenaŭ enhavas ilin. Sed tio estus alia afero...

Atentu pri erarojn «

Kvankam la aŭtoroj de GT penas krei kiel eble plej korektan kaj altkvalitan verkon, tamen eraroj kaj malpli grandaj misoj estas neeviteblaj, precipe en la nuna frua stato de la terminaro. Se vi trovos ion rimarkindan, bv-e ne hezitu sciigi nin (vidu la sekvan ĉapitreton por klarigoj, kiel).

Helpo bezonatas «

Se vi ŝatus subteni la projekton, sentu vin kore bonvena.

La plej bona loko por pridiskuti la taskojn kaj erarojn probable estas la jahu-grupo e-go-listo (http://groups.yahoo.com/group/e-go-listo/). Aldonu la tekston "[terminaro]", "[GT]" a.s. al la titolo de via mesaĝo.

Granda subteno ankaŭ estus, se vi raportus kiel la terminaro estis utila por vi.


Respondeca por misoj, eraroj, stultaĵoj, ktp. estas edse (Edvardo Seibel).

Dankoj «

(Ankoraŭ farota)

Listo de ŝanĝoj «

(Ĉi tie aperos la listo de novaĵoj, aldonaĵoj kaj ŝanĝoj.)