Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Nigra 1: rappa-cugi |
Duobla diagonala ligo gardanta kontraŭ du tranĉoj (kiri) samtempe. Nigra 1 en la diagramo estas rappa-cugi. Ĝi gardas kontraŭ tranĉoj sur a kaj b.
Blanka 3: rjoo-gakari |
Duobla kakari (pretendo) kontraŭ ŝtono en angulo. Blanka 3 kune kun blanka 1 en la diagramo plenumas rjoo-gakari.
Rjoo-koo |
Duobla koo. Pozicio kun du kooj en la sama loko, kiuj nur povas esti batalitaj kune. Ekz. en la diagramo Nigro por kapti la blankan grupon devas gajni kaj la koon ĉe a kaj ĉe b, kio normale ne eblas. Do, pro rjoo-koo la blanka grupo vivas.
Rjoo-koo povas esti uzata kiel amaso da ko-minacoj (koo-date).
Rokumoku nakade |
Ses-punkta nakade (mortigebla okul-spaco) en la formo de hana-roku (vidu la diagramon) aŭ meto de oponanto sur vitalan punkton (kjuuŝo) de tia okul-spaco, kiu mortigas la grupon (a en la diagramo).