Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Iĉigoo-masu |
Malfacila vivmorta (cume-go) formo montrata en la diagramo (kun aŭ sen la markita nigra ŝtono).
Oficiala japana nomo de la ludo goo. Vidu ankaŭ go kaj ki. La nomo devenas de la ĉina ŭej-cji (weiqi), kiun la japanoj elparolis i-go.
Malfacila atako al alikolora ŝtonaro kun la celo konverti eksteran influon (gaisei) aŭ densecon (acumi) en teritorion (ĝi) uzante sian superan fortecon (acui) en loka pozicio.
La lasta partio de profesiulo en sia go-kariero. Tre konata fariĝis intai-go inter Ŝusaj Mejĝin kaj Kitani Minoru, priskribata en la romano de Nobela premiito Kavabata Jasunari "Mejĝin".
"Koro de la ŝtonoj"; per tia frazo oni esprimas la ideon, ke dum go-ludo la formo de ŝtonoj sur tabulo revelacias la internajn sentojn de la ludantoj.
Iŝi no ŝita |
Laŭvorte "sub la ŝtonoj"; tekniko de ofero kaj rekapto. En la diagramo (live) Nigro unue oferas la kvar ŝtonojn, sed poste rekaptas du blankajn ŝtonojn per Nigra 4 (dekstre) kaj vivas.
Itaroku |
Vivo per 2x3-punkta futokoro (okul-spaco). Ambaŭ blankaj grupoj en la diagramo estas ekzemploj.
Itte-jose-koo |
Unu-spira nerekta koo. Por gajni tian koon unu de la ludantoj devas ignori unu ko-minacon (koo-date), forpreni la spiron (dame) de la oponanta ŝtonaro (a en la diagramo) kreante rektan koon (itte-koo) kaj poste elbatali ĝin. Do, por gajni tian koon la ludanto devas ignori entute 2 ko-minacojn. Vidu ankaŭ itte-koo, ...
Ekzemplo de itte-jose-koo estas montrata en la diagramo: por kapti la blankan grupon Nigro devas kaj okupi la punkton a kaj gajni la koon ĉe la markita blanka ŝtono.
Rekta (unuobla) koo; la gajnanto nur devas ignori unu ko-minacon (koo-date) por gajni la koon. Vidu ankaŭ itte-jose-koo, ... Same kiel hon-koo.