Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Speco de ardezo, el kiu oni faras ink-ŝtonoj kaj blankaj go-ŝtonoj. En Japanio originale estis ricevata en Naĉi regiono de Vakayama prefektujo, nuntempee troveblas en Mie prefektujo.
Ko-nadare ĝooseki |
Oo-nadare ĝooseki |
Lavanga ĝooseki. Oni distingas inter ko-nadare- (malgranda lavango, vidu la diagramon live) kaj oo-nadare-ĝooseki (granda lavango, vidu la diagramon dekstre). En la diagramoj estas montrataj nur la komencaj metoj de nadare ĝooseki.
Nigra 1: nagare-keima |
Keima (ĉevala meto) en la direkto de tabul-rando sub alikolora ŝtono, gardante la angulon. Nigra 1 en la diagramo estas ekzemplo.
Prepari scenejon por rezigno de la partio; starti la finan, apenaŭ ŝanco-havan batalon en perdota ludo.
Laŭvorte "meto interen"; meto enen de la oponanta grupo, kiu forprenas la eblon krei du okulojn (me). Ankaŭ duonviva (nesuficxe viva) okul-spaco (futokoro), t.e. la oponanto povas mortigi la grupon, se li estas ĉe la mov-vico. Por ekzemploj vidu sanmoku-nakade, jonmoku-nakade, ĝingasa-nakade, gomoku-nakade kaj rokumoku-nakade (hana-roku).
Nigra 1: narabi |
Speco de kresko (nobi), kiam nek la metata ŝtono, nek la ŝtono, de kiu ĝi "kreskis", tuŝas aliajn ŝtonojn. Nigra 1 en la diagramo estas ekzemplo de narabi.
Nebari |
Insisteco; povo kontraŭstari, ekz. la provon kapti ŝton-grupon aŭ – inverse – eviti kaptadon. En la diagramo Nigro per 1 "insistas", ke blanka grupo povas esti kaptita, eĉ se nur per koo.
Ko-batalo, en kiu unu de la ludantoj devas ignori pli ol unu ko-minacon (koo-date) por gajni la koon. Vidu ekz. itte-jose-koo (unuspira koo).
Nigraj 1+3: nidan-bane |
Duobla hane (krifo). La nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas nidan-bane.
Nidan-koo |
Du-paŝa koo; nerekta koo, kiu povas esti batalata en du lokoj, k.e. en la pozicio montrata en la diagramo. Por gajni la kaptkonkuron endas gajni kaj la koon ĉe a kaj ĉe b.
Nigraj 1+3: nidan-osae |
Duobla osae (baro); duobla krifo (hane) al la rando de la tabulo. Nigraj 1 kaj 3 en la diagramo estas nidan-osae.
Procedo, per kiu oni decidas pri koloroj en senhandikapa partio. Unu ludanto (ĝenerale la pli olda) prenas kelkajn ŝtonojn en la manon tiel, ke la oponanto ne vidas, kiom. La oponanto nun diras "Para (aŭ nepara) – Nigron (aŭ Blankon)!" (ĉoo-sen, guusuu-sen, han-sen, kisuu-sen). Li ankaŭ povas simple meti unu (= nepara) aŭ du (= para) ŝtonojn de la dezirata koloro sur tabulo. Se li ĝuste divenas la parecon de la ŝtonoj, li ludas koloron, kiun li elektis. Alikaze la unua ludanto elektas koloron laŭplaĉe.
Meto antaŭ "kapo" de alikolora du-ŝtona ŝtonaro. Vidu ankaŭ sanmoku no atama.
Blanka 1 – sur ni no iĉi |
Punkto 2-1 kaj ĉiuj simetriaj. En multaj vivmortaj formoj la punkto 2-1 estas la vitala punkto (kjuuŝo). Ekz. en la diagramo Blanko povas kapti nigran grupon nur komencante per blanka enmeto (oki) 1.
Nigraj 1 kaj 3 formas nirensei |
Stilo de fuseki (komencado) montrata en la diagramo. Nigraj 1 kaj 3 formas nirensei. Vidu ankaŭ sanrensei kaj jonrensei.
Niricu-sanseki |
Tri-punkta spagato (sangen-biraki, vidu ĉe hiraki) for de la du-ŝtona muro (kabe). Estas konsiderata kiel ideala formacio. Ekzemplo estas montrata en la diagramo. Vidu sanricu-jonseki.
Blanka 1: nobi |
Kresko aŭ streĉo; meto, kiu prilongigas ŝton-ĉenon. Blanka 1 en la diagramo estas nobi.
Nigro 1: nobi-kiri |
Nobi (kresko) postlasante eblon esti tranĉita (= kiri). Nigra 1 en la diagramo estas ekzemplo de nobi-kiri. Blanko povas tranĉi (kiri) sur a.
Devenas de la angla "no time" (ĉi tie: "sen perdo de la tempo"). Vidu la klarigon ĉe bjoojomi.
Blankaj 1 kaj 3: nozoki |
Gvato; kvazaŭ deviga meto apud la tranĉ-punkto. Unu ekzemplo estas montrata en la diagramo: blankaj 1 kaj 3 estas nozoki.