Ĉefpaĝo  A  B  C  Ĉ  D  E  F  G  Ĝ  H  I  J  K  L  M  N  O  P  R  S  Ŝ  T  U  V  Z

P

Enhavo

Paso

Pin-cugi

Poka

Ponnuki

Puŝo

Paso «

En goo: senmeta movo (te) normale ĉe la fino de la partio, kiam pluaj metoj estas senvaloraj. Oni anoncas pason per ekkria vorteto "Pas!". Laŭ kelkaj goaj regularoj la ludanto sub certaj kondiĉoj devas pagi unu poenton por la rajto pasi.

Pin-cugi «

Solida ligo.

Poka «

Ege erara meto; erarego.

Ponnuki «

ppppppp
ppppppp
pppblcapp
ppbpbpp
pppbphp
ppppppp
ppppppp

Ponnuki

Rombo; formo aperanta post kiam 4 ŝtonoj kaptas unu ŝtonon (vidu la diagramon). Gravas, ke ne ekzistas pliaj samkoloraj ŝtonoj, kiuj tuŝas la formon, ekz. sur a. Oni taksas la valoron de tiu formo ĉirkaŭ je 30 poentoj.


Puŝo «

Esperanta termino por oŝi.