Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Blanko ricevis gaisei |
Ekstera influo. En la diagramo Blanko per la sinsekvo 1 ĝis 13 kreis superegan eksteran influon kontraŭe al Nigro, kiu ricevis certan profiton (ĝicuri). Vidu acumi, mojoo, gen-nama.
Gekko no iki |
"Lunbrila vivo"; pozicio kiu iam antaŭe estis traktata kiel vivanta laŭ la malnova japana regularo. Ekzemplo estas prezentita en la diagramo: la blanka grupo live havas falsan okulon (kake-me), sed tamen vivis, ĉar ekzistas ankaŭ kunvivo (seki) per duobla koo, kiu estas senfina fonto de ko-minacoj (koo-date), do Nigro kvazaŭ ne povis gajni la koon live kaj kapti la grupon.
Laŭ la aktualaj japanaj reguloj la blanka grupo live estas mortinta sendepende de la resta pozicio (pro paragrafo 7 de la Japana Go-Regularo), do "lunbrila vivo" ne plu estas vivo.
Klasika ĉina verko pri goo; problemaro. Laŭvorte "Tre profunda go-sutro". La sanskrita vorto sutro povas esti tradukata kiel ĝooseki (modela sinsekvo) en goa konteksto. (Rim.: aldonu pli da informoj!)
Nigraj 1: geta |
Reto; tekniko por kapti ŝtonojn ĉirkaŭante ilin tiel, ke ili ne povas eskapi. La metoj sub numero 1 en la diagramo estas tipaj ekzemploj de geta.
Gjaku-jose |
Invers-aktiva limaranĝo; limaranĝa sinsekvo de metoj en gote (pasiva), kiu preventas oponantan sinsekvon en sente (aktive). Sinonimo de gjaku-sente. Blanka 1 en la diagramo estas pasiva, sed ĝi preventas aktivan (sente) nigran meton sur 1, kiu minacus mortigi la grupon per sekva meto sur a, do Blanko devus respondi.
Dum la japana Edo-erao (1603–1868) goestro aŭ go-ministro, estro de la profesiaj go-ludantoj. Devis esti sendube la plej forta ludanto de sia tempo.
La nomo por la ludo goo (evitinda), kiun elfantaziis la Tajvana komercisto Ing Chang-ki por distingi sian propran go-regularon (Ing) disde la aliaj go-regularoj.
Gomoku-nakade |
Nelinia kvin-punkta okul-spaco (futokoro), en kiu la oponanto aŭ jam okupis aŭ kontrolas – povas ĉiukaze je bezono okupi – la solan vitalan por okul-farado punkton (kjuuŝo), tiel mortiginte la grupon. En la diagramo estas montrataj du ekzemplojn de grupoj kaptitaj pro gomoku-nakade.
Go-sanktulo; titolo aplikata al Honinbooj Doosaku kaj Ŝuusaku (por mallonga tempo ankaŭ al Ĝoova). Nuntempe nomo de titola konkurso. Sinonimo de Kisei.
Gote |
Pasivo. Meto aŭ met-sinsekvo, kiu ne devigas samlokan respondon de oponanto. Ankaŭ stato karakterizata de tio, ke la ludanto devas respondi la lastan movon de la oponanto samloke. Malo de sente (aktivo). En la diagramo la sinsekvo blanka 1 ĝis 3 finas en gote (pasive) por Blanko.
Gote-meto aŭ -sinsekvo, kiu aldone ebligas pluan profiteblan sinsekvon de movoj en sente (aktive).
Komencanta go-ludanto. (Laŭ kelkaj fontoj la vorto signifas bonaj, profesiulaj, ktp. go-ludantoj.)
Unu-kolora ŝtonaro aparte de aliaj samkoloraj ŝtonoj aŭ plene ĉirkaŭita per alikoloraj ŝtonoj tiel, ke ĝi devas vivi per sia propra okul-spaco (futokoro).
Guru-guru-mavaŝi |
Vortico; spirala ŝtuparo; tekniko por kapti ŝtonojn, kiu kombinas ŝiĉoo (ŝtuparon), geta (reton), ŝibori (eltordon) ktp. La sinsekvo en la diagramo estas ekzemplo de guru-guru-mavaŝi.
Nigra 6: guzumi |
Meto, kiu fariĝas "pinto" de vaka triangulo (aki-sankaku), sed tamen ne estas konsiderata malbona. Nigra 6 en la diagramo estas guzumi.
Foje oni nomas guzumi iun ajn meton, kiu formas vakan triangulon.