Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Ŝton-ĉenoj |
Ŝtonaro el ŝtonoj ligitaj horizontale aŭ vertikale, kiuj nur povas esti kaptitaj kune. En la diagramo estas montrataj kelkaj ŝton-ĉenoj. Ĉiu nemarkita ŝtono apartenas nur al sia propra ĉeno.
Profesiulo, kiu instruas goon kaj ne rajtas ludi en oteai aŭ partopreni titolan konkurson.
Laŭvorte "eĥo de valora juvelo"; vivmorta problemo (cume-go), ofte plentabula vivmorta problemo.
Nigra 1: ĉinŝinto-tesuĝi |
Fama tesuĝi (fineso), kiu rompas 2 lokaj(!) ŝtuparoj (ŝiĉoo) per loka(!) meto. Ekzemplo estas montrata en la diagramo: post nigra 1 nek la ŝtuparo post blanka a, nek la ŝtuparo post blanka b funkcias.
Ĉinŝinto tesuĝi aperas en Gengen gokjo. La nomo laŭvorte signifas "Kapo (to), kiu trankviligas (ĉin) la Dion (ŝin)".
Unu ekzemplo de |
"Linia kvar", okul-spaco (futokoro) enhavanta kvar punktojn linie; la plej malgranda okul-spaco kiu sufiĉas por kreado de du okuloj (me) eĉ se la oponanto atakas la grupon. Escepto estas nur sumi no magari ŝimoku. En la diagramo estas montrata ekzemplo de ĉoku ŝimoku. Vidu ankaŭ magari ŝimoku kaj ĝingasa nakade.
Ĉoosei: "longa vivo" |
"Eterna vivo"; speco de super-koo (dookei hanpuku). Ankaŭ nomata "longa vivo".
En la diagramo: Nigro ludas 1 por malpermesi al Blanko okul-kreadon, Blanko devas per enĵeto (hoorikomi) 2 gardi siajn internajn ŝtonojn kontraŭ nigra atario sur la punkto 1-1 kaj samtempe malpermesi al Nigro krei falsan okulon (kake-me) ludante sur 2 mem (per falsa okulo Nigro kreus seki, kunvivon). Nun Nigro devas per enĵeto 3 malebligi la kreadon de la kvin-punkta morta okul-spaco (gomoku-nakade) kaj Blanko devas per 4 kapti du ŝtonojn por ne esti mem kaptita. Post blanka 4 Nigro denove devas ludu sur 1 kaj la nova ciklo komencas. Se tia pozicio aperas en partio, laŭ la japanaj reguloj la ludo finas senrezulte (muŝobu). Kelkaj aliaj regularoj enhavas regulojn, kiuj malpermesas tian ripetadon.
Para ludas Nigron. "Para – Nigron!". Oni diras tion, kiam oni decidas pri koloroj (normale per nigiri). Sinonimo de guusuu-sen. Vidu ankaŭ han-sen.
Impulso (laŭvorte "ritmo"). Maniero de la pozicia disvolviĝo (ĉu bone aŭ ne).
(Rim.: ĉu vi povas bone defini ĉooŝi?)
Ĉooŝi ga ii |
Natura, senca, logika disvolviĝo (fluo) de la pozicio; bona ritmo.
Ekz. en la diagramo Blanko volas sin etendi ĉe la dekstra flanko. Devigi per 1 ĝis 5 antaŭ ol meti 7 estas natura, senca disvolviĝo de la pozicio.
Nigraj 1-3-5: Ĉuugoku-rjuu |
La Ĉina stilo de fuseki (komencado). Nomata tiel, ĉar la ĉinoj tre entuziasme ludis ĝin.
Nigraj 1–3–5 en la diagramo estas Ĉuugoku-rjuu. Nigra 5 sur a estus alta Ĉuugoku-rjuu.
Vidu ankaŭ Doosaku-rjuu.