Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prizorgi la malfortan grupon tiel, ke ĝi ne fariĝu obstaklo, ekz. per ofero de parto aŭ de la tuta grupo aŭ per kreado por la grupo bonan, vivan formon. Komparu kun karui (malpeza) kaj omoi (peza).
Nigra 1: sagari |
Subeniro, kresko (nobi) en direkto de la tabula rando, ne tuŝante aliajn ŝtonojn. Nigra 1 en la diagramo estas sagari.
Blankaj 5, 7: saite deru |
Trarompado; trarompi la oponantan pozicion. Blankaj 5 kaj 7 en la diagramo estas ekzemplo.
Disigita, tranĉita formo aŭ pozicio; ekz. pozicio postlasita post la sukcesa saite deru (trarompado).
Blanka 1: sanbon sagari |
Duobla subeniro (sagari); subeniro post subeniro, tiel ke ekestas "bastono" el tri ŝtonoj. Blanka 1 en la diagramo estas sanbon sagari.
Blankaj 1+3+5: sandan-bane |
Triobla hane (krifo). Blankaj 1+3+5 en la diagramo estas sandan-bane.
Sandan-koo |
Tri-paŝa koo; nerekta koo, en kiu la ludanto devas ignori 3 ko-minacojn (koo-date) por atingi sian celon (vivigi grupon ktp.). Ekz. en la diagramo Nigro por vivigi sian grupon devas elbatali koojn sur 1, a kaj b. Ne konfuzu kun san-koo (triobla koo).
Triangulita ŝtono+1+3: sandan-osae |
Triobla osae (baro). Nigraj 1+3 kune kun la markita ŝtono en la diagramo estas sandan-osae.
San-koo |
Triobla koo. Tri kunligitaj kooj; malofte aperanta speco de super-koo (dookei hanpuku). Skema ekzemplo de san-koo estas montrata en la diagramo. Kelkaj kredas, ke apero de triobla koo en go-partio estas malbona aŭguro.
Nigraj 1 kreas sanmoku-nakade |
Tripunkta okul-spaco (futokoro), en kiu la oponanto okupis la solan vitalan por okul-farado punkton, tiel mortiginte la grupon. En la diagramo estas montrataj du ekzemplojn de grupoj mortontaj pro sanmoku-nakade.
Meto antaŭ "kapo" de alikolora tri-ŝtona ŝtonaro. Vidu ankaŭ nimoku no atama.
Senmoku no mannaka |
"Centro" aŭ vitala punkto de tri ŝtonoj montrata per blanka 1 en la diagramo. Speco de okul-ŝtela fineso.
Nigraj 1–3–5: sanrensei |
Stilo de fuseki (komencado) montrata en la diagramo: nigraj 1–3–5 formas sanrensei. Vidu ankaŭ nirensei kaj jonrensei.
Sanricu-jonseki |
Kvar-punkta spagato (hiraki) for de la tri ŝtonojn alta muro (kabe); estas konsiderata kiel ideala. Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo. Vidu niricu-sanseki.
Blanka 1: san-san uĉi-komi |
Invado (uĉikomi) sur la punkton san-san (3-3). Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo de san-san uĉi-komi.
Blanka 1: saru-suberi |
"Salto de simio"; speco de jose-tesuĝi (finfaza fineso); keima (ĉevala salto) ekde la dua al la unua linio en la oponantan teritorion.
Oni faras distingon inter oozaru (oo-geima, ĉevalega salto) kaj kozaru (ko-geima, ĉevaleta salto). Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo de oozaru-suberi.
Blanka 1: saŝi-komi |
Enpremo; meto kiel nigra 1 en la diagramo, kiu tuŝas tri alikoloraj kaj unu samkoloran ŝtonon kaj kreas du tranĉ-punktojn: a kaj b.
Iusence neregula, dektri-ŝtona handikapo. Aldone al naŭ-ŝtona handikapo (seimoku) la ŝtonoj estas metitaj ankaŭ sur ĉiuj punktoj 3-3 (san-san).
Iusence neregula, deksep-ŝtona handikapo. Aldone al naŭ-ŝtona handikapo (seimoku) la ŝtonoj estas metitaj ankaŭ sur ĉiuj punktoj 3-3 (san-san) kaj 7-7.
Kunvivo, simbiozo; pozicio, en kiu du aŭ pli da diverskoloraj grupoj kune vivas sen havi du okulojn, ĉar neniu povas kapti la alian pro spirmanko (dame-zumari). En la diagramo estas montrataj kelkaj variaĵoj de kunvivo.
Laŭ la japana go-regularo teritorio (ĝi) ne ekzistas en seki. Aliaj regularoj kalkulas aŭ nur teritorion aŭ teritorion kaj ŝtonojn.
Vivo en kunvivo. En vivmorta (ŝikacu) kunteksto kunviva (seki) rezulto de go-problemo (cume-go) estas rigardata kiel vivo (iki), kaj ne kiel la tria, aparta stato apud aŭ inter vivo kaj morto.
Sekitoo-ŝibori |
Sekitoo-ŝibori (sekvado) |
Speco de ŝibori (eltordo), en kiu la ludanto por kapti oponantan ŝtonaron unue oferas du ŝtonojn kaj poste pluan ŝtonon ĉe la rando de tabulo. Ekzemplo estas montrata en la diagramoj.
Semeai |
Kapt-konkuro; du ŝtonaroj, kiuj reciproke penas kapti unu la alian kun helpo de eksteraj ŝtonoj. Ekzemplo estas montrata en la diagramo – la markitaj ŝtonaroj kapt-konkuras kaj nur unu el tiuj du povas supervivi.
Semedori |
Kapt-devigo; esti devigita meti pli da ŝtonoj por kapti oponantan ŝtonaron kaj tiel eviti kaptadon de propraj ŝtonoj. En la diagramo Nigro devigas Blankon forkapti la markitajn nigrajn ŝtonojn komencante per nigra 1.
Ludi Nigron en ĉiu partio (N): tradicia profesiula handikapo por 2-dana diferenco en lud-forteco.
En problemo aŭ loka situacio: havi metrajton; en partio: havi unuan metrajton – ludi Nigron.
Ludi Nigron en du partioj el tri (NNB): tradicia profesiula handikapo por 1-dana diferenco en lud-forteco.
Avantaĝo de la unua meto. Nuntempe en partioj sen handikapo tiu ĉi avantaĝo estas kompensita per komi (egaligo).
Ludi sinsekve Nigron sen handikapo kaj kun du-ŝtona handikapo (N2): tradicia profesiula handikapo por 3-dana diferenco en lud-forteco.
Aktiv(ec)o. Meto aŭ sinsekvo el metoj, kiu devigas la oponanton respondi samloke; mov-sinsekvo sen perdo de iniciativo. Ankaŭ la stato karakterizata de tio, ke la ludanto ne estas devigita respondi al la lasta movo de la oponanto samloke kaj povas libere elekti lokon por la sekva meto. Malo de gote (pasiv(ec)o).
Blanka 1: sode-gakari |
Kakari (pretendo) desube kontraŭ la ŝtono sur hoŝi (stelo) montrata en la diagramo per blanka 1. Speco de suso-gakari.
Blanka 1: soi |
Laŭmura puŝo; puŝa movo laŭ la alikolora muro (kabe), k.ekz. blanka 1 en la diagramo. Vidu ankaŭ hai.
Magari (turno) en la direkto eksteren aŭ centren de la tabulo. Komparu kun uĉi-magari (turno interen).
Blanka 1: suberi |
Subglito; keima (ĉevala movo) aŭ oogeima (ĉevalega movo) sub la oponantan pozicion. Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo de suberi. Sinonimo de haŝiri. Vidu ankaŭ saru-suberi ("salto de simio").
Sumi no magari ŝimoku |
"Angula kurba kvar"; vivmorta formo, kiun la japana go-regularo aparte pritraktas kiel mortintan. (Vidu la japanan go-regularon, ekzemplon de vivmorta konfirmado 7.1) En la diagramo estas montrataj du ekzemploj de nigraj grupoj mortintaj pro tiu ĉi regulo. Sinonimo de sumi no magari jonmoku.
Suso-aki |
Pozicio, malfermita ĉe la rando. Ekzemplo estas montrata en la diagramo: nigra pozicio estas malfermita ĉirkaŭ la punkto a, do Blanko povas ege redukti nigran teritorion per ensalto (tobi-komi) sur a.
Nigraj 2 kaj 4: suso-barai |
Meto kiel nigraj 2 aŭ 4 en la diagramo, kiuj detruas la bazon (konkjoo) de la blanka grupo. Vidu ankaŭ nagare-keima.
Blanka 1: suso-gakari |
Orlo; speco de kakari (pretendo) aŭ uĉi-komi (invado) ludata sur la dua linio. Blanka 1 en la diagramo estas suso-gakari. Vidu sode-gakari.