Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Blankaj 1 + 3: oi-otoŝi |
Tekniko kapti "voston" de oponanta grupo per sinsekvo el enĵetoj (hoorikomi) kaj atarioj kreante ĉe la oponanto spir-mankon (dame-zumari) tiel, ke li ne povas konekti ĉiujn siajn ŝtonarojn. Ekzemplo estas montrata en la diagramo: blankaj 1 + 3 estas oi-otoŝi; Nigro ne povas konekti (cugi) sur 1.
Oi-otoŝi estas pli formala termino por bata-bata kaj ton-ton.
Nigra 1: oki |
Enmeto; meto sur vitalan punkton (kjuuŝo) inter la oponanta grupo, plej ofte kun la celo mortigi ĝin kreante mortan okul-spacon (nakade). Nigra 1 en la diagramo estas oki.
Oki estas unu de du ĝeneralaj metodoj mortigi grupon. La alia estas mortigi per krifo (hane) – hane-goroŝi.
Handikapa goo. La pli malforta ludanto prenas Nigron kaj metas du ĝis naŭ ŝtonoj sur stelaj punktoj (hoŝi) sur tabulo antaŭ la unua movo. En alia, pli libera formo de handikapo Blanko simple pasas por certa nombro de siaj movoj ĉe komenco de la partio.
Eksterplana kastela ludo (o-ŝiro go) ludata pro persona peto de ŝoguno dum Edo-erao (1603–1868).
Peza, prizorgenda. Priskribas ŝtonaron, kiu havas malefikan formon kaj nur malgrandan potencon krei du okulojn (me). Komparu kun karui (malpeza).
Omoi-iŝi |
Pezaj ŝtonoj. Tiaj ŝtonoj ne havas bonan okul-formon kaj tial povas facile esti atakataj. Se en ekzempla diagramo por karui-iŝi (malpezaj ŝtonoj) Blanko ludas 1, Nigro povas pezigi la blankan ŝtonaron per movoj 2 ĝis 6.
Nigraj 1, 3 kaj blankaj 2, 4: oo-ba |
Granda (grandvalora) punkto; punkto ĉe la limo de la influo (gaisei) aŭ iom trans ĝi, kies okupo dum komencado ĝenerale estas tre profita. Certasence malo de dame-ba (vaka punkto) aŭ magusa-ba (paŝtejo). Nigraj 1 kaj 3 kaj blankaj 2 kaj 4 en la diagramo estas ekzemploj de oo-ba.
Oogeima |
Ĉevalego, ĉevalega formo, ĉevalega movo; formo montrata en la diagramo. Vidu keima (ĉeval(et)o) kaj daidai-geima (grandega ĉevalo). Vidu ankaŭ oogeima-tobi ĉe tobi.
Blanka 1: oogeima-gake |
Kake (kovra meto) en la formo de oogeima. Blanka 1 en la diagramo estas oogeima kake.
Frua ("granda") jose (finaĵo). Frua fazo de finaĵo, kiam la punktoj ankoraŭ estas relative grand-valoraj.
Kapt-konkuro de la speco "granda okulo kontraŭ malgranda okulo" inter du unu-okulaj grupoj. Grupo kun pli granda okulo (me) havas kelkan avantaĝon.
Blanka 1: orikiri |
Subeniro al la unua linio. Sinonimo de sagari-kiri. Blanka 1 en la diagramo estas orikiri. Ĉi tie ĝi ankaŭ mortigas la grupon, sed por esti orikiri tio ne nepras.
Nigra 1: osae |
Baro; tuŝ-meto simila al hane (krifo), kiu preventas kreskon (nobi) de oponanta stonaro en certa direkto. Nigra 1 en la diagramo estas osae. Vidu ankaŭ la ekzemplon ĉe nidan-osae (duobla osae).
Stabila formo; formacio, kiu ankoraŭ ne estas entute viva, sed kiu tamen havas egan potencon krei okulojn (me) kaj pro tio almenaŭ nuntempe estas ekster danĝero.
Nigra 1: oŝi |
Puŝo; meto kiel nigra 1 en la diagramo. Ĝi "puŝas" al blankaj ŝtonoj devigante blankan 2.
Nigra 1: oŝi-cubuŝi |
Kateni aŭ premi; meto, kiu fiksas la pozicion kiel nigra 1 en la diagramo.
Antaŭ nelonge ĉesigita turnira sistemo de gradigo por japanaj go-profesiuloj de Nihon Ki-in kaj Kansai Ki-in.