Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Teritorio; post la fino de la ludo: regiono de tabulo plene ĉirkaŭita per la vivaj ŝtonoj de la sama koloro, kiu povas ankaŭ enhavi nevivajn alikolorajn ŝtonojn. Laŭ la japana regularo teritorio ne ekzistas en kunvivo (seki). Aliaj regularoj povas kalkuli la teritorion ankaŭ en kunvivo.
Dum la ludo la termino estas uzata en la senco "preskaŭ teritorio" aŭ "regiono, kiu plejverŝajne iam fariĝas teritorio".
Partio, kiu verŝajne estos gajnita per ne pli ol unu punkto sur tabulo (t.e. sen konsidero de komi (kompenso)).
"Horloĝ-meto"; meto kiun oni ludas en bjoojomi (krom-tempo) nur por eviti la tempo-transpaŝon.
Perdi la ludon pro tempo. Ankaŭ por-luda tempo sen bjoojomi, kiam la ludanto tuj malgajnas, se li elĉerpas sian ludtempon.
Ĝingasa |
Tipa neefika formo montrata en la diagramo; malbona precipe pro la du vakaj anguloj (aki-sankaku). Laŭvorte "kasko".
Ĝingasa nakade |
Malviva ĉe la movo de la oponanto okul-spaco (nakade) en la formo de ĝingasa. En la diagramo: a estas la vitala punkto (kjuuŝo) en tiu ĉi formo.
Ricevi malpli multe da teritorio, ol oni povus; lasi al la oponanto tro multe da profito. Vidu amai.
Modela batala sinsekvo el metoj, kiuj estas taksataj kiel la plej efikaj por ambaŭ flankoj, ĉefe en anguloj, sed ankaŭ ĉe randoj aŭ meze de la tabulo. La plej bonaj ĝooseki-aroj enhavas pli ol 20 000 variaĵoj de diversaj ĝooseki. Kutime ĝooseki komencas per kakari (pretendo).
Ludi Nigron en ĉiuj partioj; tradicia profesiula handikapo por 2-dana diferenco en lud-forteco.
Dum la japana Edo-erao (1603–1868) la posedanto de la 7-a dano estis nomata ĝoozu, laŭvorte "lerta", "lertulo".
Ĝunkan koo |
Speco de super-koo (dookei-hanpuku). En pozicio montrata en la diagramo la plej bona meto por Blanko post nigra 1 estas atario 2. Nigro nun kaptas la solan blankan ŝtonon ĉe la rando, Blanko devas kapti 2 nigrajn ŝtonojn apud 2 kaj Nigro faras la saman apud 1, post kiam la ciklo povas ripetiĝi denove kaj denove. Laŭ la japana regularo la partio do finas senrezulte (muŝobu). Kelkaj aliaj regularoj enhavas regulojn, kiuj malpermesas tian ripetadon.
Dum la japana Edo-erao (1603–1868) posedanto de la 8-a dano estis nomata ĝun-meiĝin, laŭvorte "kvazaŭ meiĝin".