Ĉefpaĝo A B C Ĉ D E F G Ĝ H I J K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Sekreta, sigela meto; la lasta meto antaŭ interrompo de go-partio (uĉi-kake), kiu ne estas montrata al la oponanto ĝis la partio estas daŭrigita plue.
Blanka 1: fukai |
Invadi tro profunde la oponantan mojoon celante redukti ĝin, kio kondukas al malfacilaĵojn eskapi. Blanka 1 en la diagramo estas ekzemplo: Nigro severe kontraŭbatalas per 2 kaj 4. Ĝuste por Blanko estis komenci per meto sur a aŭ 2.
Nigra 1: fukurami |
Arkigo; meto, kiu faras tigron (neko no kao) el ikken-tobi (vidu ĉe tobi), t.e. ĝibon aŭ flekson (ĝenerale en la direkto supren) en linio de samkoloraj ŝtonoj. Nigra 1 en la diagramo estas fukurami. Sinonimo de fukure. Komparu kun kake-cugi.
Furikavari |
Interŝanĝo, ŝanĝ-negoco. Ekzemplo estas montrata en la diagramo: Blanko lasis al Nigro teritorion en la angulo por la eblo grand-space kapti la markitan nigran ŝtonon.
Tuko, kiun oni uzas por envolvi ion, ekz. valoran donacon. Rilate al goo signifas trogravigitan formon.
Formaciado; tio, kion oni faras en la komenca fazo de go-partio. Normale estas definita kiel daŭra ĝis la unua batalo. Vidu ankaŭ ĝo-ban.
a kaj b: fuŝi |
Fuŝo, difekto. En la diagramo nigra pozicio post mov-sinsekvo blanka 1 ĝis nigra 3 havas difektojn a kaj b.
Futokoro |
Okul-spaco, spaco por okul-farado; interna spaco de grupo kiu devas vivi per si mem, t.e. per sia propra okul-spaco. Tiukaze gravas la grando kaj la formo de okul-spaco. Povas enhavi alikolorajn ŝtonojn. Laŭvorte "spaco inter vestaĵo kaj korpo".
En la diagramo: provante vivigi sian grupon, Nigro unue kreas kiel eble plej grandan okul-spacon per metoj 1 kaj 3.
Vidu ankaŭ nakade.
Nigra 1: fuusa |
Blokado; meto, kiu fermas la pozicion tiel, ke alikolora grupo ne plu povas eskapi en la centron. Nigra 1 en la diagramo estas fuusa.
Nigra 5: fuusa-suru |
Pli grandspaca blokado (fuusa). Nigra 5 en la diagramo estas ekzemplo de fuusa suru.